巴西
Yuri Ghenov
Mi havas 35 jarojn kaj naskiĝis en Rio, Brazilo. Sed mi loĝas em Braziljo, ĉefurbo de Brazilo. Mi estas elektrista inĝeniero kaj laboras en Brazilja Metroo. Mi estas komencinto kaj mi volas kontakti aliajn samideanojn en la tuta mondo. Mi ŝatas ŝakon, futbalon, orientan filozofion kaj historion.
yuri@ghenov.ws
巴西
Tereza Azevedo
Mi estas 45-jara brazilanino, vidvino, instruistino kaj deziras interŝanĝi korespondadon kun geesperantistoj pri kulturo, literaturo, folkloro por pli bone koni aliajn landojn.
luno_7@yahoo.com
南非
Morné van der Merwe
Mi estas 27-jara studento. Mi studas ĉe la Universitato de Stellenbosch en Sudafriko. Mi parolas la Afrikanssa, la Angla, Esperanto kaj la Germana. Miaj interesoj estas filozofio, lingvoj, historio kaj libroj. Mi studas muzikon kaj ludas la violonon kaj la orgenon.
mvdm13@gmail.com
俄罗斯
Irina Mironova
Saluton, karaj geamikoj! Mi estas 38-ja virino, mia profesio estas bibliotekistino, mi laboras en Medicina Universitato. Mi interesas Esperanto, kroĉetado, dancoj (flamenko), vojaĝoj. Mi invitas vin ĉiujn korrespondi, interkomunikiĝi k.t.p.
mirinka-v@mail.ru
法国
Gabriel Quéré
Ankoraŭ unu jaro kaj mi ne plu povos legi 'Tintin kaj Milu'. Kvankam elpelita de la tintina legantaro, mi plezure legos vin, karaj samideanoj! Skribu al mi: Esperante, France, Angle, Hispane, Germane, Ruse, Bretone. Mi pli mal pli korekte implikiĝas en tiuj lingvoj. Mi ŝatas foti, skribi, legi... La cerbo tute ne atingis la 77-an jaron de miaj kruroj. Kenavo (aŭ revoir, ĝis en lea Bretona)
gabriel.quere@wanadoo.fr
尼泊尔
Razen Manandhar
Mi estas 29-jara junulo el Nepalo. Mia lando troviĝas apud la Himajajo en suda Azio. Mi ŝatus korespondi kun multaj geamikoj en la mondo. Arto, kulturo, vivo kaj Esperanto interesas min. Mi kompilis Nepali-Esperanto vortaron kaj ankaŭ verkis libron "Vojagxo al Muktinath" en Esperanto. Mi planas verki pli da libroj. Bonvolu viziti min ĉe mia hejmpagxo
www.razeno.net kaj bonvenon al mia blogo
http://razeno.blogspot.com. Mi atendas viajn leterojn. Estos mia plezuro babili kun vi per googletalk, skype aŭ per lernu.net
razeno@gmail.com
巴西
Alvaro Motta
Mi estas 32-jara brazilano. Mi deziras korespondi kun personoj el la tuta mondo. Mi tre ŝatas vojaĝi, promeni en la mont-padoj, iri al la plaĝo, danci, bicikli kaj studi lingvojn. Mi tre ŝatus koni la muzik-stilojn de aliaj partoj de la mondo. Kia estas la popola muziko de via lando? Mi ankaŭ interesiĝas pri spiritismo, ekologio, historio kaj ekonomiko. Se vi skribos al mi, mi tuj respondos vian mesaĝon. Ĝis!
alvaromotta@gmail.com
匈牙利
Rozsa kaj Jozsef Zonai
Ni serĉas korespond-amikojn samjarajn el ĉiuj partoj de la mondo.Ni estas pensiuloj 69-jaraj. Vivas en urbo Baja. Havas 2 gefilojn, 4 genepojn. Ŝatas florojn kaj laboron en la korto.
zonai.j@fibermail.hu
俄罗斯
Tatiana Zavialova
Mi volas korespondi kun esperantistoj ĉe mia aĝo (44 jaroj) el aliaj landoj kaj el aliaj rusiaj urboj. Miaj interesoj estas: vojaĝoj kaj multaj aliaj.
tanchik1964@yahoo.com
英国
Annushka Segal Keepatrick
Mi nomiĝas Annushka Segal Keepatrick, mi loĝas en Londono, urbo Dover. Mi havas 16 jarojn, mi ŝatas vojaĝi, koni novajn kulturojn, fari novajn amikojn, mi adoras bestojn speciale ĉevalojn.
annusxka@yahoo.co.uk
巴西
Evandro Veloso Gomes
Mi estas Evandro, mi havas 28 jaroj, mi laboras kun komputiloprogramo kaj lernas pianon, lingvojn kaj muzikon. Mi ŝatas klasikan muzikon kaj nov-aĝan muzikon, pop 80, “dance 90” kaj “Trance 2000”. Mi ŝatus en estonto studi muzikon en ekstero.
gnome_gtk2000@yahoo.com.br
法国
Brigitte Noireau Monfort
Mi havas 12 jarojn. Mi adoras fari novajn geamikojn ĉefe pli aĝajn ol mi, ŝar mi ne ŝatas stultaĵojn (uloj de mia aĝo nur parolas stultaĵojn!!!). Mi adoras kuiri, mi kuiras tre bonan supon! Mi ankaŭ ŝatas dombestojn mi havas du hundojn kaj unu katon. Mi ankaŭ ŝatas defiojn, mi lernis sole la anglan, la portugalan ligvojn, ha! Nun mi komencis studi la rusan. Mi loĝas en Saint Etienne - Francio. Mi serĉas rusan amikon, kiu povas helpi min pri la rusa.
gutodeamo@gmail.com
巴西
Jairo Augusto dos Santos
Oni prononcas mian nomon Ĵajro. Mi estas 42-jara brazilano el urbo San Paŭlo kaj mi volas kontakti personojn de diversaj landoj, precipe el Grekio, Rusio kaj Ukrainio sed kontaktoj de aliaj landoj estos bonvena. Mi volas scii pri teknologio, muziko, kuirarto, ktp. Ĉu oni volas scii pri Brazilo - demandu min!
jairoad@ig.com.br
美国
Simmon Keith
Mi estas 31-jara esperantisto. Mia revo estas fari animaciajn filmojn en Esperanto. Tiucele mi nun studas klasikan (2-dimensian) animacion ĉe la Vankuvera Filma Studejo. La programo estas tre defia kaj helpus min iom da kuraĝigo, aparte de Esperantistoj. Mi volas povi montri al miaj kunstudantoj (kaj instruistoj) ke ja ekzistas spektontaro de tiaj filmoj. (Kaj mi memoru tion mem.) Tial mi nun petas ke samideanoj sendu poŝtkarton al la jena adreso (地址):
Simmon Keith Barney,
1111 Pacific St, # 407, Vancouver, BC, V6E 3X7, CANADA
比利时
Paul Humblet
Saluton! Mi verŝajne estas la unua enskribiĝinta belgano. Mi loĝas en Bruselo. Mi estas 55-jara, ekde 7 jaroj komencanto de E-o. La franca estas mia gepatra lingvo, sed mi parolas iomete la nederlandan, la germanan kaj la anglan kaj ekintersiĝis en 2001 pri E-o, kies persona nivelo estas pli malpli tiel bona kiel tiu de la menciitaj lingvoj, kiujn mi studis lerneje, krom la germana, kiun mi lernis kadre de mia laboro. Kompreneble mi volonte parolas kun ĉiuj el ĉiuj landoj. Sur la foto mi sidas dekstre (maldekstre estas mia filino kiu estos patrino en septembro 2009); apud ŝi estas ŝia amiko (la estonta patro).
paulhumblet@yahoo.fr